Andre Gunder Frank

Andre Gunder Frank
Persona informo
André Gunder Frank
Naskiĝo 24-an de februaro 1929 (1929-02-24)
en Berlino
Morto 23-an de aprilo 2005 (2005-04-23) (76-jaraĝa)
en Luksemburgo
Mortis pro Naturaj kialoj Redakti la valoron en Wikidata vd
Mortis per Kancero Redakti la valoron en Wikidata vd
Lingvoj anglagermana vd
Ŝtataneco Germanio Redakti la valoron en Wikidata vd
Alma mater Universitato de Ĉikago
Swarthmore College (en) Traduki Redakti la valoron en Wikidata vd
Familio
Patro Leonhard Frank Redakti la valoron en Wikidata vd
Profesio
Okupo ekonomikisto
universitata instruisto
sociologo
verkisto
historiisto Redakti la valoron en Wikidata vd
Laborkampo Internaciaj rilatoj, sociologio, ekonomiko kaj historiografio Redakti la valoron en Wikidata vd
Doktoreca konsilisto Milton Friedman vd
En TTT Oficiala retejo vd
vd Fonto: Vikidatumoj
vdr

Andreas (Andre Gunder) FRANK (naskiĝis la 24-an de februaro 1929 en Berlino; mortis la 23-an de aprilo 2005 en Luksemburgo) estis germana ekonomikisto, kunfondinto de la Teorio de dependeco.

Pro la juda deveno la familio de Frank (la patro estis fama pacifisma aŭtoro Leonhard Frank 1881-1961) fuĝis en 1933 el Germanio pro enpotencigo de la nazioj. Unue li veturis al Svislando, kie li eklernis la italan, francan kaj germanan, poste al Usono, kie li studis ekonomikon en Swarthmore College en Pensilvanio kaj montris grandan inklinon al la instruoj de John Maynard Keynes. En la Universitato de Ĉikago - kie li promociis en 1957 - instruis lin inter aliaj la monetaristo Milton Friedman. Post laboro kiel asistanto en Miĉigano, li travojaĝis en 1961 Afrikon kaj Latinamerikon kaj evoluigis radikalan teorion pri subevoluiteco. En Ĉilio li konatiĝis kun Marta Fuentes, kiu poste fariĝis lia edzino.

Andreas Frank havis du filojn: Paul kaj Miguel.

Li instruis en Universitatoj de Brazilo kaj Meksiko. Usono malpermesis al li la enveturon en 1965 pro liaj radikalaj politikaj tezoj (la malpermeso ĉesis nur en 1979). Kvankam en Kanado oni rigardis lin kiel minacon je la "nacia sekureco", li tamen ricevis en 1966 postenon kiel gastprofesoro en Montrealo. Cetere ankaŭ Kubo kaj GDR ne volis lin akcepti.

Li publikigis ekde 1968 multajn verkojn pri "Evoluo de Subevoluiteco" en Ĉilio. Kiam la militistaro puĉis sub gvido de Augusto Pinochet, li fuĝis kun la familio al Berlino, Frankfurto ĉe Majno kaj Munkeno. Li laboris ĉe Max-Planck-Institut en Starnberg kaj publikigis 10 librojn kaj eseojn. Li do ne havis konstantan postenon.

Ekde 1978 li laboris kiel profesoro en la angla Norwich, poste en Amsterdamo. Kiam lia edzino mortis, li translokiĝis al Toronto kaj denove edziniĝis kun junulino, sed ili baldaŭ divorcis.

En jaro 2003 li membriĝis en t.n "kvaropa bando" en Rio-de-Ĵanejro, kun S-roj Samir Amin, Immanuel Wallerstein, Giovanni Arrighi.

La 23-an de aprilo 2005 li forpasis pro kancero en Luksemburgo.


© MMXXIII Rich X Search. We shall prevail. All rights reserved. Rich X Search